Karaj Gekolegoj,
jen freŝaj informoj pri la ILEI-konferenco en Kopenhago:
--'Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca
komunikado' - jen la kadra temo de la ĵus malfermita 44a Konferenco
de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en la Universitato de
Kopenhago en la dana ĉefurbo. Enkondukis tiun temon la vic-prezidanto de
ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranĝoj en kiuj
esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori
diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico sendube
aldoniĝos simposio okazonta tra la du lastaj konferencaj tagoj, organizita
de ILEI, kunlabore kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la
Monda-Lingvo-Problemo (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato
de Kopenhago. Tiu simpozio uzos Esperanton, la anglan kaj la danan.
La vic-prezidanto informis la publikon pri kontraŭaj evoluoj en decidoj
pri lingvo-elektoj en edukado - lastatempaj iniciatoj portas novajn
interlingvojn al la mikso, sed tiujn ekzemplojn kontraupezas ĝenerale
sentataj tendencoj pri kreskanta limigo de lingvo-elektebloj. Li donis
serion da konkretaj ekzemploj pri malkontentiga funkciado de tradukservoj
kaj komunikado en sciencaj konferencoj laŭ la nunaj modeloj.
Al la konferenco kaj simpozio aliĝis pli ol 90 personoj, do temas pri la
plej granda konferenco de la lastaj 20 jaroj. La prezidanto de ILEI, Stefan
MacGill, en sia festparolo skizis la evoluon de la konferencoj; el la ses
lastaj konferencoj, kvar okazis ekstereŭrope, du el ili rekordaj laŭ
partoprenantaro por ekstereŭropaj aranĝoj. La nuna konferenco, kvankam en
Eŭropo, havas ege kaj rekorde internacian karakteron, kun partoprenantoj
el i.a. Brazilo, Meksikio, Kubo, Benino, Gano, Indonezio, Nepalo, Japanio,
Korea Resp. kaj Ĉinio. La daŭrigo resumis la tri pilierojn de
ILEI-konferencoj: faka, labora kaj distra program-fadenoj, kun starigo de
la tezo, kiu tiu vicordigo spegulas la relativan gravecon de ĉiu parto. La
bunteco kaj denseco de la programo konfirmas la unuavican rolon de la faka
kaj la labora programoj. Aliflanke, la tuja bona etoso de la interkona
frandvespero montris, ke la distra piliero pozitive disvolviĝos tra la
sekvaj konferencaj tagoj.
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI